Miként is van az ARVISURA más nyelven.
Kio estas la ARVISURA?
La Arvisura (verdiro) estas grava ĉirkaŭtema literatura verkaĵo, havante tiu grandan volumon interrilatan, kiu pridiskutas grandan distancon en spaco kaj tempo pri la praero de la
madjaroj (hungaroj) tra ilia plurmiljara ferakontaro.
Esence: ĝi estas regule skribita kaj gardita tradicio fare de la
taltoj (ŝamanoj) el la Alianco de la 24 Hun-triboj. Ties artospecon estas tre malfacila identigi, plie ĝi apartenas al la ferakontoj. La monumentala, sed tamen unueca historia sistemo, konigas la leganton ekde la antaŭhistoria, por ni jam mitologia, epoko ĝis preskaŭ hodiaŭ.
La historio de Arvisura komencas en la subakviĝinta kontinento
ATAIS, kie estis la prapatrujo, kiu similas al
ATLANTIS priskribita tiu fare de
Platono, sed tamen malsama. La ferakonto de la
Hunoj de tie devenis kaj iris tra
Mezopotamio al
Ordos, kie je a.Kr. 4040 ili fondis la Aliancon de la 24 Hun-triboj. La "Ferakontaro de Palocoj" priskribis la vivon de la gentoj aliĝintaj al tiu Alianco tra generacioj de a.Kr 4040 ĝis la reĝo Matiaso, respektive ĝi finiĝis kun Maria Terezia. Ĉi tiu grandvoluma majstraĵo pritemas miljarojn, listige tiujn eventojn en logika serio, kiuj kreis la hodiaŭn konatan mondon, kvankam el alia startpunkto, ol tio estus ellernebla en lernejo. Alidire la Arvisura estas heredaĵo stranga de esoterulo. El la Arvisura klariĝas por ni tia prahistorio, kiu miljarajn kronikojn prezentas el tiu epoko, el kiu oni ne havas skribitajn memoraĵojn, aŭ se jes, tiuj montriĝas el tute alia surbazo.
Estas evidente, ke ankaŭ ĉi tiu stranga verkaĵo de Hungaroj, komenciĝas kun mitologiaj eventoj, certe ne de tiam de tiu Granda Bumo, kiu estas konstentita fare de multoluj, sed ĉiukaze de tiu inteligenteco, kiu hodiaŭ direktas nian mondon. Poste oni povas ekkoni la prahistorion de la homaro, kiu komenciĝis en la subakviĝinta kontinento – pri tiu vi jam certe aŭdis. La historio de tie sekvas la vojon de la rifuĝintoj, tiujn homojn, kiuj atingante la bordojn diversloke dise en la tero, okupis la nunajn kontinentojn. Evidentas, ke la tuta monumentala historio, preferas pridiskuti la hungarojn, respektive iliajn antaŭulojn, la parencopopolojn kaj gentojn de la hungaroj, tiel unuavice la Aliancon de la Hun-gentoj, sed okupiĝas ankaŭ kun ĉiuj tiuj popoloj, kun kiuj ni havis ajnan kontakton dum jarmiloj.
La Alianco de la 24 Hun-triboj fondiĝis en ORDOS kaj ties ĉirkaŭaĵo. Tie elformiĝis la komuna lingvo de la Imperio, en kiu la ĉefŝamanoj (taltoj), runskribantoj, orvirinoj kaj la servantaj ŝamanoj runskribis la serion de „ARVISURA”, alinome la verdirojn. Kun la helpoj de tiuj runskribantoj la ĉefŝamano kompilis sian Arviŝuron. Tiuj Arviŝuroj, kiuj estis verkitaj en la
uz-lingvo, estas kompreneblaj ankaŭ en nia hodiaŭa lingvo madjara (hungara). La praloĝantoj de Ordos estis la
uz-oj kaj la junaj ŝamanoj transprenis ilian lingvon dum miljaroj. Okazigis iometan malfacilaĵon, ke la raportojn pri la po dudek jaroj devigataj aventuradoj, oni sendis en
tarkanj-lingvo (metiista lingvo) al la esoterula centro de Ordos kaj ĝiaj deĉifrado estis ebla nur kun la kono de 216 specaj
tarkanj-runskriboj. Certigis grandan helpon, ke en ĉiuj aventuradoj partoprenis ankaŭ
uz-aj
tarkanj-oj (uz-majstroj), kiuj runskribis en
uz-lingvo hodiaŭ komprenebla. La runskriboj de
uz-oj egalis kun la ĉefŝamana runskribosistemo de la Imperio. Oni ne akceptis la modifojon eĉ de la ĉefŝamano
Ĉadaj, kvankam
Kubilaj kaj lia madjara patrino uzis tiujn en siaj korespondadoj. Tial la 6018 jara runskribosistemo ĉefŝamana de Ordos eĉ hodiaŭ estas valida ankaŭ por la
uz-tarkanjaj runskriboj. Ĉi tiu fakto parte donas rajton por la esoteruloj
uz-aj plej norde loĝantaj, kiujn oni false konas kiel „palocoj” kaj ties lingvon transprenintaj madjaraj, ke malkaŝe disvastigu la ferakontojn de la huna kaj nia hungara popoloj.
Paál Zoltán Ózd, decembro en 1969.
Kial estis verkita la Arvisura?
Laŭ la ŝamankredo de niaj antaŭuloj po du miljaroj, respektive je la ŝanĝo de la mondomonatoj, la parencopopoloj devas transdoni la centron de la spirita kaj religia vivoj, krome la taskon prizorgi la plutenon de la religia mondo kaj gardi la saĝoheredaĵon kaj la konotrezoron kolektitajn dum la estinto. Dum la paso de la mondomonatoj sekvis la ŝanĝo el la mondo Fiŝoj al la Amforo, kiam la popolo manŝi, kiu devis fari la taskon dum du miljaroj, estis devigata transdoni tion al la
uz-oj.
http://espleono.uw.hu/arvisura.html