afabla - nyájas, szivélyes,akcepti – fogadni,amiko – barát,aspekti – kinézni,budo - stand, bódé,dubi – kételkedni,flago – zászló,horo - óra /mértékegység/,informo – információ,knabo – fiú,konsenti – egyetérteni,kredi – hinni,kvitanco – nyugta,labori – dolgozni,laca – fáradt lesbo - leszbikus ember,manĝi – enni,mapo – térkép,membro – tag,memori – emlékezni,paŭzo – szünet,preferi - előnyben részesíteni, jobban szeretni,ruĝa - piros, vörös,sata – jóllakott,sekso – nem,sukcesa – sikeres,ŝildo - névtábla, cégtábla,teksto – szöveg,timi – félni,vico – sorKabe:Jen, vidu, tie estas granda Esperanto-flago. Ina:Jes, kaj sub ĝi estas ŝildo kun la teksto "Bonvenon al IJK!". Hu ra! Ni do finfine alvenis. Kabe:Jes... Mi estas tre laca kaj malsata... Ĉu vi pensas ke ni povas tuj ion manĝi? Ina:Mi dubas pri tio... Unue ni devas akceptiĝi ĉe la akceptejo, kaj tio povas daŭri longe miasperte. Kabe:Ho ve! Ĉu tio estas la vico por la akceptejo?
Ina:Mi timas ke jes. Ne estas tute perfekte alveni vespere... Sed ni povas babili kun homoj en la vico. Jen, mi vidas amikon de Rusio! Saluton Katja!! Kabe:Mi estas malsata, mi volas manĝi.
LKK-ano:Bonvenon, kiu vi estas? De kiu lando? Ĉu vi antaŭpagis? Se jes, bonvolu montri la kvitancon. Ĉu vi estas TEJO-membro? Se ne, vi povas membriĝi ĉe la venonta budo.
Ina:Jen kvitancoj de antaŭpagoj, membrokartoj kaj niaj pasportoj.
LKK-ano:Tre bone. Do, mi vidas ke vi loĝos en amasloĝejo kaj manĝos en la junulargastejo. Ĉu ĝustas tiuj informoj?
Kabe:Jes. LKK-anoerfekte. Vi povas pagi kaj ricevi sakon kun programo, mapo ktp ĉe la ruĝa budo, tie.
Ina:Bone, dankon. Kabe:Tiuj personoj vere aspektis lacaj... Kaj ne estis tre afablaj.
Ina:Vi pravas, sed memoru ke la LKK laboras jam dum eble ok horoj sen multe da paŭzoj. Mi certas ke ili estos pli afablaj kaj babilemaj dum la semajno. Kabe:Bone. Nun ni trovu la amasloĝejon kaj poste mi ŝatus ion manĝi... Ina:Ĉu vi vidis la knabinon ĉe la TEJO-budo? Kabe:Jes, kio pri ŝi? Ĉu vi konas ŝin? Ina:Bedaŭrinde ne... Sed ŝi estas ege bela, ĉu ne? Kabe:Mi konsentas, tamen ne bone komprenas... Ĉu al vi plaĉas inoj? Ina.Jes... Mi volis diri al vi antaŭe, sed ial ne faris. Virinoj plaĉas al mi pli ol viroj aspekte ktp.Kabe:Ĉu - ĉu vi estas...? Ina:Jes, mi estas samseksemulo. Oni ankaŭ povas diri lesbo. Kabe:Bone... Mi tute ne sciis... Sed mi ĝojas ke vi diris. Fakte mi ankaŭ ĝojas ke vi estas samseksemulo. Vi estas la plej afabla kaj agrabla lesbo kiun mi konas! Inaankon! Ĉu vi konas aliajn? Kabe:Ne. Ina:Sed kiel vi scias tion? Kabe:Fakte... Ĉiukaze mi kredas ke tiu knabino pri kiu vi parolis preferas virojn! Ina:Ni vidos...