Eszperanto

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
KCE Kultura
Centro
Esperantista
La Chaux-de-Fonds, Svisio

Agrablaĵoj de la regiono
Vintre:
• Ski-eblecoj je 300 metroj for de KCE.
• Pluraj kilometroj da promen-skiaj vojoj.
Somere:
• La lago de Neuchâtel estas agrabla celo por tuttaga ekskurso.
• Mirindaj promenadoj plezurigos vin.
En La Chaux-de-Fonds mem estas grandega ekstera naĝejo por la tuta familio kaj ĉarma bestĝardeno, internacia horloĝmuzeo kun mirindaj kolektoj, arta kaj naturscienca muzeoj.
Kiel atingi nin?
Preskaŭ meze de Eŭropo, nia urbo estas facile atingebla. El Ĝenevo vi veturu trajne al Neuchâtel. El Zuriko aŭ Bazelo vi trajnu al Biel/Bienne. El tiuj urboj estas trajnoj ĉiuhoraj al La Chaux-de-Fonds.
Alvenante al La Chaux-de-Fonds, vi povas uzi buson por atingi KCE-n. Antaŭ la stacidomo staras la ĉefa bushaltejo. Elektu buson numero 1 ĝis haltejo ESPERANTO. Sekvu la indikilojn al KCE. Ĝi situas tute proksime al la bushaltejo.
Ĉe KCE proponiĝas por vi...
• Esperanto-lingvokursoj paralele al la someraj aranĝoj kaj ankaŭ je diversaj semajnfinoj dum la jaro.
• Libro-servo kun 15.000 libroj, 2.000 titoloj. Niaj libroj estas aĉeteblaj surloke kaj koresponde.

1. Milyen intézményről szól ez a leírás, melyik országban található? (4 pont)
2. Milyen környékbeli programokat ajánlanak az egyes évszakokban? (8 pont)
3. Milyen múzeumok vannak a városban? (6 pont)
4. A múzeumlátogatáson kívül mit lehet még csinálni a városban? (4 pont)
5. Hogyan lehet Zürichből eljutni a városba, s ott az intézménybe? (8 pont)
6. Mutassa be az intézmény két fő szolgáltatását! (10 pont)
I. Olvasáskészséget mérő feladat - megoldások
1. Milyen intézményről szól ez a leírás, melyik országban található? (4 pont)
• Eszperantó Kulturális Központ (2 pont)
• Svájc (2 pont)
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
2. Milyen környékbeli programokat ajánlanak az egyes évszakokban? (8 pont)
• télen (1 pont)
• síelés (a KCE-től 300 méterre, több km-nyi sífutóút) (2 pont)
• nyáron (1 pont)
• (egésznapos) kirándulás / a neuchateli tónál (2 pont)
• (csodálatos) séták (2 pont)

3. Milyen múzeumok vannak a városban? (6 pont)
• nemzetközi óramúzeum (2 pont)
• szépművészeti (2 pont)
• természettudományi (2 pont)

4. A múzeumlátogatáson kívül mit lehet még csinálni a városban? (4 pont)
• uszodába, (2 pont)
• állatkertbe lehet menni (2 pont) 5. Hogyan lehet Zürichből eljutni a városba, s ott az intézménybe? (8 pont)
• vonattal (1 pont)
• Biel/Bienne-be (1 pont)
• átszállni, (1 pont)
• s onnét óránként van vonat (1 pont)
• az állomás elől (1 pont)
• (az 1-es) busszal (1 pont)
• az Esperanto megállónál kell leszállni (1 pont)
• a megállóhoz nagyon közel van (1 pont)

6. Mutassa be az intézmény két fő szolgáltatását! (10 pont)
• nyelvtanfolyamok (2 pont)
• a nyári rendezvényekkel párhuzamosan / nyáron (2 pont)
• hétvégéken (1 pont)
• könyvárusítás (2 pont)
• helyben (1 pont)
• postán (1 pont)
• 15.000 könyv, 2.000 cím (1 pont)
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
KÖVETKEZŐ
Ön Nagy Péter, 33 éves mérnök-fizikus. Az idén elkíséri feleségét az Egyetemes Kongresszusra. A magyarországi szervezeten keresztül jelentkeznek, postán fizetik be a részvételi díjat. Töltse ki a jelentkezési lapot!

A L I Ĝ I L O

AL UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
BONVOLU TAJPI AŬ SKRIBI PRESLITERE!
LAŬBEZONE METU KRUCON EN LA KONCERNAJN KVADRATETOJN!
FAMILIA NOMO .............................................................. VIRO/VIRINO
(forstreku unu)
PERSONA NOMO ............................................................
ADRESO (kun poŝtkodo) ...............................................................................
LANDO .........................................................................
PROFESIO/FAKO ............................................................
ŜATOKUPO ...................................... NASKIĜDATO ....................................
Se vi aliĝas kiel kunulo, bv. ĉi tie indiki la nomon de la ĉefaliĝinto:

................................................................................................................
Mi sendas ĉi tiun aliĝilon kaj samtempe pagas laŭ la ĉi-subaj al:
o mia landa peranto o CO en Roterdamo
per: o poŝtmandato o eŭroĉeko
Mi legis, komprenas kaj akceptas la kondiĉojn sur ĉi tiu aliĝilo.
DATO ............................................. SUBSKRIBO ......................................
ALIĜILO
AL UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO
BONVOLU TAJPI AŬ SKRIBI PRESLITERE!
LAŬBEZONE METU KRUCON EN LA KONCERNAJN KVADRATETOJN!
FAMILIA NOMO: NAGY VIRO/VIRINO
(forstreku unu)
PERSONA NOMO: PETER
ADRESO (kun poŝtkodo): 1321 BP IO AJN
LANDO: HUNGARIO
PROFESIO/FAKO FIZIKISTO-INĜENIERO
ŜATOKUPO: IO AJN NASKIĜDATO: IO AJN
Se vi aliĝas kiel kunulo, bv. ĉi tie indiki la nomon de la ĉefaliĝinto:
NAGY LIVIA (IO AJN)
Mi sendas ĉi tiun aliĝilon kaj samtempe pagas laŭ la ĉi-subaj al:
ý mia landa peranto o CO en Roterdamo
per: ý poŝtmandato o eŭroĉeko
Mi legis, komprenas kaj akceptas la kondiĉojn sur ĉi tiu aliĝilo.
DATO: LA 30-AN DE JUNIO 2004. SUBSKRIBO: Nagy Péter
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
III. Íráskészséget mérő feladat
Ön most érkezett haza Rómából, ahol vendéglátója négy napig kalauzolta.
• Köszönje meg neki a szállást és a finom vacsorákat!
• Utaljon rá, hogy mennyivel többet látott a városból, mint ha egyedül kellett volna megnéznie!
• Ismételten hívja meg olasz ismerősét Magyarországra, hogy viszonozhassa a szíveslátást!
• III. Íráskészséget mérő feladat
• Kara Carlo!
• Budapest, la 14-an de julio, 2004.
• Koran dankon pro via afabla gastigo! Mi tre ĝojas, ke mi povis ekkoni vin kaj loĝi ĉe vi. Estis tre komforta la ĉambro, kaj la bongustaj vespermanĝoj restas por mi memorindaj.
• Mi tre ŝatis ankaŭ la vesperajn promenadojn en la centro. La urbon mi certe povis viziti pli bone kun vi. Mi tre dankas viajn klarigojn pri la bazilikoj kaj muzeoj.
• Kiel mi diris jam, mi esperas, ke vi venos al Budapeŝto, kaj mi povos montri al vi mian urbon. Ĉu aŭtune vi povus veni? Mi havos liberan tempon en oktobro.
• Refoje mi dankas ĉion, kun amikaj salutoj:
• Johano
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
középfok
II. Fordítás magyarról idegen nyelvre
Maximális pontszám: 25 pont
Katának hívnak. Ápolónő vagyok egy vidéki kisváros kórházában. Elvált anyukaként (van egy hároméves lányom), elhatároztam, hogy soha többé nem leszek senkibe szerelmes.
Négy hónap múlva, június végén épp leszálltam a buszról, de a záródó ajtó becsípte a szoknyámat, és valósággal letépte rólam. Ott álltam a megállóban ujjatlan blúzban és bugyiban! Azt sem tudtam, mit csináljak. Egyszer csak felbukkant Tibor, aki szintén azon a buszon utazott, és látta, mi történt. A vészcsengővel* megállította az induló buszt, beszaladt egy közeli butikba, és vett nekem egy piros ruhát**.
Még abban az évben összeházasodtunk, és a következő évben megszületett a kisfiunk is.
* vészcsengő: alarmsonorilo
** ruha: robo
II. Fordítás magyarról idegen nyelvre - megoldás
Mia nomo estas (mi nomiĝas / mi estas nomata / Mi estas ) Kata.
Mi estas flegistino en hospitalo de provinca urbeto.
Kiel eksedziniĝinta (divorcinta) panjo (mi havas trijaran filineton) mi decidis, ke neniam mi enamiĝos je/al iu (je/al iu ajn)!
Post kvar monatoj, fine (en la fino) de junio mi ĵus descendis (mi eliris) el buso (elbusiĝis / mi estis elbusiĝanta/inta), sed la fermiĝinta pordo enpinĉis mian jupon, fakte ĝi ŝiris ĝin de mi.
Mi staris tie en la haltejo en senmanika bluzo kaj kalsoneto!
Mi tute ne sciis kion fari (kion mi faru). Subite (ek)aperis Tibor, kiu vojaĝis per la sama buso (same vojaĝis en/per tiu buso), kaj vidis, kio okazis.
Per la alarmsonorilo li haltigis la ekirantan (ekirintan) buson, li en/kuris en proksiman butikon (vendejon) kaj aĉetis por mi iun ruĝan robon.
Jam (ankoraŭ) en tiu jaro ni geedziĝis, kaj en la sekva jaro naskiĝis eĉ nia fileto.
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
III. Irányított fogalmazás
Maximális pontszám: 15 pont
Egy amerikai ismerőse az év első hat hónapját egy magyar egyetemen fogja tölteni. Öntől érdeklődött, hogy mit hozzon magával.
• Válaszában mutassa be az éghajlati viszonyokat, tegyen javaslatot a ruhatárra!
• Megnézte a kollégiumi szobát, számoljon be róla!
• Írja le, hogy milyen étkezési lehetőségek vannak a környéken!
• Írjon a könyvtári és könyvesbolti kínálatról!
• Ajánlja fel további segítségét, legyen nagyon barátságos és megnyugtató!
II.
Ön három évvel ezelőtt egy nyári eszperantó rendezvényen barátságot kötött egy örmény fiatallal, sokáig leveleztek. Az elmúlt évben nem kapott hírt tőle. Most végre rászánja magát, hogy írjon neki. Levelében
• Fejezze ki sajnálatát, amiért megszakadt a kapcsolatuk, ön is mentegetőzzék!
• Kérdezze meg, hogy mi az oka barátja/barátnője hallgatásának!
• Idézze fel a közös élményeket!
• Mesélje el, hogyan változott meg az ön élete!
• Javasoljon egy újabb közös programot!
• III. Irányított fogalmazás - megoldás
• I.
• Csongrád, la 12-an de majo en 2001.
• Kara Jay!
• Mi tre ĝojas, ke vi studos en Hungario kaj ni povos ofte vidi unu la alian.
• Laŭ via peto mi rigardis la studenthejmon. Ĝi troviĝas proksime al la universitato, do vi ne devos leviĝi tro frue antaŭ la kursoj. La ĉambro ne estas tre granda, sed estas en ĝi ŝranko, librobreto kaj skribotablo - krom la lito kompreneble. Necesejo, duŝejo kaj kuirejo estas sur ĉiu etaĝo.
• Vi mem povas prepari simplajn manĝaĵojn (manĝojn), sed se vi ne volas kuiri, vi povos manĝi en studenta restoracio apud la studenthejmo. En la urbo vi trovos ankaŭ McDonalds kaj alitipajn rapidmanĝejojn.
• (Vi) Ne estu maltrankvila pro la faklibroj: la bezonataj libroj estas aĉeteblaj en la urba fremdlingva librovendejo, sed vi povos (eĉ) prunti aŭ legi ilin surloke en la universitata biblioteko.
• Vi demandis min pri la vetero. En januaro, kiam vi alvenos, estos vintro. Povas esti, ke neĝos kaj la temperaturo estos kelkajn gradojn sub (la) nulo. Do varma mantelo kaj puloveroj/pulovroj estos necesaj. En marto kaj aprilo ĝenerale ofte pluvas, sed fine de majo jam kutimas esti varme kaj sufiĉos t-ĉemizoj.
• Skribu, kiam vi alvenos! Mi atendos vin kaj helpos al vi en ĉio.
• Amike:
• Kata


• II.
• Budapeŝto, la 23-an de majo en 2002.
• Kara Karen,
• Jam de longa tempo mi ne ricevis leteron de vi! Kio okazis al vi en la pasinta jaro? Kial vi silentas? Mi esperas, ke mi ne ofendis vin!
• En mia vivo okazis grandaj ŝanĝoj. En la pasinta junio mi ricevis mian diplomon kaj ekde septembro mi laboras. Mia laborejo estas en la apuda urbo, ĉiutage mi veturas tien per trajno. Mi ekiras je la sepa horo kaj revenas nur vespere. Krome mi lernas la hispanan lingvon, ĉar mi baldaŭ bezonos ĝin. Kun Carlos ni decidis geedziĝi, kaj ni vivos en Hispanio.
• Jes, kun Carlos. Mi memoras, kiom bone ni amuziĝis kvarope dum la Tatra Renkontiĝo. Vi ĉiam diskutis pri viaj ekonomiaj teorioj, kaj mi kun Sonja pri la estonteco de la plastikaj artoj. Eĉ nun mi sentas la odoron de la arbaro.
• Estus bone renkontiĝi denove. Mi legis, ke komence de julio okazos Arbara Renkontiĝo en Slovenio. Dum kvin tagoj oni planas piediri 123 kilometrojn, la tranoktado eblos en kunportitaj tendoj. Ĉu vi ne povus veni? Mi skribos ankaŭ al Sonja. Ni devus rapide decidi, ĉar oni devas aliĝi ĝis la 15-a de junio.
• Mi atendas vian respondon kaj mi esperas, ke ni baldaŭ revidos unu la alian!
• Tutkore salutas vin:
• Anna
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
• IV. Fordítás idegen nyelvről magyarra
• Maximális pontszám: 25 pont
• Reĝino de la maroj
• Queen Mary 2 (Reĝino Maria la 2-a), la plej granda pasaĝerŝipo en la mondo, konstruita en Francio por la kompanio Cunard, forlasis sian konstruejon en decembro 2003 cele al provvojaĝo. La konstrulaboro komenciĝis en januaro 2002. Pli ol 800 diversaj firmoj kun entute 12 000 dungitoj kunlaboris. La ŝipo estos uzata i. a. por sestagaj transatlantikaj krozoj, kiuj kostos inter 3100 kaj 41 000 eŭrojn.
• Dum la planado kaj konstruado oni tre atentis la sekurecon. En la savboatoj estas pli da lokoj ol pasaĝeroj. Eĉ se la ŝipo flankenkliniĝas je 20 gradoj, eblas surmarigi ambaŭflanke la savboatojn. Ĉie en la ŝipo troviĝas kameraoj, ŝprucigiloj, fum- kaj fajro-detektiloj.
• Gravas ankaŭ la ekologiaj postuloj. La internaciaj maraj normoj severas, sekve la ŝipo devas enteni diversajn ilojn – cindrigilojn, pistilojn, kompaktigilojn – por ke neniu solida rubo estu ĵetita enmaren.
• Kvar elektraj motoroj troviĝas sub la ŝipo: rezulte, neniu stirilo kaj neniu helico povas vibrigi kaj bruigi la ŝipon. La moveblaj motoroj kapablas rotacii je 360 gradoj, kaj tiel la ŝipo povas surloke turniĝi. Gasturbinoj – similaj al tiuj de grandkapacitaj aviadiloj, kaj pli puraj kaj silentaj ol dizelaj motoroj – estas uzataj por produkti la elektran energion por la motoroj.
IV. Fordítás idegen nyelvről magyarra - megoldás
A tengerek királynője
A Queen Mary 2 (II. Mária Királynő), a világ legnagyobb utasszállító hajója, melyet a Cunard társaságnak építettek Franciaországban, 2003 decemberében elhagyta a gyárat, hogy próbautat tegyen. Az építés 2002 januárjában kezdődött, és több mint 800 különféle cég működött együtt, összesen 12 000 embert foglalkoztattak. A hajót többek között hatnapos óceánjáró utakra fogják használni, melyek 3100-41 000 euróba kerülnek majd.
A tervezés és építés közben nagyon figyeltek a biztonságra. A mentőcsónakokban több hely van, mint az utasok száma. Ha 20o-kal megdől a hajó, még akkor is mindkét oldalon vízre lehet bocsátani a mentőcsónakokat. A hajón mindenfelé kamerák, fecskendők, füst- és tűzérzékelők találhatók.
Nagyon fontosak a környezeti/ökológiai követelmények is. A nemzetközi tengeri normák igen szigorúak, ennek következtében számos eszköz van a hajón – hamvasztók/égetők, darálók, préselők/tömörítők – azért hogy semmiféle szilárd szemét ne kerüljön a tengerbe.
Négy villanymotor van a hajó alatt: ebből fakadóan sem a kormány, sem a hajócsavar nem kelt zajt és nem rezegteti a hajót. A mozgatható motorok 360 fokos forgásra képesek, így a hajó helyben meg tud fordulni. A motorok számára szükséges elektromos energia termeléséhez olyan gázturbinákat használnak, melyek a nagykapacitású repülőgépekéihez hasonlatosak, s tisztábbak és csendesebbek, mint a dízelmotorok.
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
V. Szövegértést ellenőrző feladat
Maximális pontszám: 20 pont
Mundaneum: papera antaŭaĵo de Interreto
En Belgio ekestis kaj ankaŭ nun estas konservata grandega kolekto, per kiu la iniciatintoj klopodis kunigi kaj disponigi ĉiujn sciojn de la mondo. Antaŭ jarcento la ideo ne estis realigebla pro teknikaj limigoj. Nun anstataŭe venis Interreto.
Paul Otlet (1868-1944) studis juron, sed multe pli interesiĝis pri bibliografio, kaj dank' al la familia kapitalo, li povis dediĉi sin dum la tuta vivo al sia pasio. Li, kun Lafontaine, plievoluigis la "Dewey"-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo estas ilia kreaĵo.
Henri Lafontaine (1854-1943) studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado, kaj pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj li kunrespondecas pri la grava rolo, kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). Li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj. En 1913 li ricevis la Nobelpremion pri paco.
En 1895 Otlet kaj Lafontaine kreis la Internacian Bibliografian Oficejon. Ili celis registri sur sliparo ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn. La ideo ŝajnis realigebla: oni taksas, ke ĝis tiam aperis entute 800 000 libroj. Nun ne plu eblus: la sama kvanto aperas en malpli ol jardeko kaj aldonendas la verkoj, kiuj nur elektronike ekzistas. Krome, la oficejo – kiun oni poste nomis "Mundaneum" – kolektis gazetojn kaj revuojn (100 000), afiŝojn (12 000), amason da etaj dokumentoj kaj objektoj, ktp.
La apogeo estis atingita dum la periodo 1919-1934, kiam Mundaneum havis sian sidejon en "Palais mondial" (monda palaco), konstruita okaze de la 50-jara ekzisto de Belgio. Tiam ĝi disponis pri dekoj da salonoj kaj la informoj estis facile alireblaj.
En 1934 Mundaneum estis abrupte fermita pro tribunala decido, ŝajne kun politika motivo. En 1941 Mundaneum translokiĝis al konstruaĵo senpage disponigita de la urbo Bruselo en Leopoldparko, apud la nuna eŭropa kvartalo. Tie ĝi restis 30 jarojn, ĝis la urbo deziris mem uzi la spacon. De tiam Mundaneum vagadis de unu loko al alia, kaj granda parto de la kolekto perdiĝis aŭ difektiĝis. Fine en 1996, Mundaneum estis savita de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj ricevis taŭgan sidejon en iama vendejo en urbo Mons. Nuntempe la restinta materialo plenigas proksimume 6 km-ojn da bretoj.
1. Mi a közös Otlet és Lafontaine tanulmányaiban? (1 pont)
2. Melyikük hagyta el tanult szakmáját, milyen szenvedélyének élhetett, és mi tette ezt lehetővé? (3 pont)
3. Melyikük kapott kitüntetést, milyet? (2 pont)
4. Mi volt a Mundaneum korábbi neve, mikor hozták létre? (2 pont)
5. Miért kezdeményezték a Mundaneum létrehozását? (3 pont)
6. Hogyan akarták megvalósítani a kitűzött célt? (3 pont)
7. Miért nem lehetne napjainkban megvalósítani ezt a vállalkozást? (4 pont)
8. Hol található most a gyűjtemény és mekkora? (2 pont)
V. Szövegértést ellenőrző feladat - megoldás
1. Mindketten jogi tanulmányokat végeztek. (1 pont)
2. Otlet, bibliográfiai/könyvészeti szenvedélyének szentelhette magát a családi vagyona miatt. (1 pont + 1 pont + 1 pont)
3. Lafontaine kapott béke Nobel-díjat. (1 pont + 1 pont)
4. Nemzetközi Bibliográfiai Hivatal és 1895-ben hozták létre. (1 pont + 1 pont)
5. Azért, hogy összegyűjtse és rendelkezésre bocsássa a világ összes tudásanyagát. (1 pont + 1 pont + 1 pont)
6. Cédulákon akarták nyilvántartani a valaha is megjelent ill. megjelenő műveket.
(1 pont + 1 pont + 1 pont)
7. Akkor még csak a XIX. sz. végéig megjelent kb. 800 000 művet kellett regisztrálni, (1 pont)
ma már kevesebb mint tíz év alatt megjelenik ennyi, (1 pont)
és ehhez még hozzá kell venni a csak elektronikusan létező műveket. (1 pont)
Ráadásul folyóirat-, plakát- és egyéb dokumentumgyűjteménye is volt. (1 pont)

vagy:

Feldolgozhatatlanul sok a megjelenő könyv, az internetes és cd-anyag, (2 pont)
az egyéb dokumentumok összegyűjtése és tárolása szintén elképzelhetetlen. (2 pont)
8. Mons városában, 6 km-nyi polcrendszert foglal el. (1 pont + 1 pont)
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
V. Szövegértést ellenőrző feladat
Maximális pontszám: 20 pont
Mundaneum: papera antaŭaĵo de Interreto
En Belgio ekestis kaj ankaŭ nun estas konservata grandega kolekto, per kiu la iniciatintoj klopodis kunigi kaj disponigi ĉiujn sciojn de la mondo. Antaŭ jarcento la ideo ne estis realigebla pro teknikaj limigoj. Nun anstataŭe venis Interreto.
Paul Otlet (1868-1944) studis juron, sed multe pli interesiĝis pri bibliografio, kaj dank' al la familia kapitalo, li povis dediĉi sin dum la tuta vivo al sia pasio. Li, kun Lafontaine, plievoluigis la "Dewey"-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo estas ilia kreaĵo.
Henri Lafontaine (1854-1943) studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado, kaj pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj li kunrespondecas pri la grava rolo, kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). Li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj. En 1913 li ricevis la Nobelpremion pri paco.
En 1895 Otlet kaj Lafontaine kreis la Internacian Bibliografian Oficejon. Ili celis registri sur sliparo ĉiujn verkojn iam aperintajn kaj aperontajn. La ideo ŝajnis realigebla: oni taksas, ke ĝis tiam aperis entute 800 000 libroj. Nun ne plu eblus: la sama kvanto aperas en malpli ol jardeko kaj aldonendas la verkoj, kiuj nur elektronike ekzistas. Krome, la oficejo – kiun oni poste nomis "Mundaneum" – kolektis gazetojn kaj revuojn (100 000), afiŝojn (12 000), amason da etaj dokumentoj kaj objektoj, ktp.
La apogeo estis atingita dum la periodo 1919-1934, kiam Mundaneum havis sian sidejon en "Palais mondial" (monda palaco), konstruita okaze de la 50-jara ekzisto de Belgio. Tiam ĝi disponis pri dekoj da salonoj kaj la informoj estis facile alireblaj.
En 1934 Mundaneum estis abrupte fermita pro tribunala decido, ŝajne kun politika motivo. En 1941 Mundaneum translokiĝis al konstruaĵo senpage disponigita de la urbo Bruselo en Leopoldparko, apud la nuna eŭropa kvartalo. Tie ĝi restis 30 jarojn, ĝis la urbo deziris mem uzi la spacon. De tiam Mundaneum vagadis de unu loko al alia, kaj granda parto de la kolekto perdiĝis aŭ difektiĝis. Fine en 1996, Mundaneum estis savita de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj ricevis taŭgan sidejon en iama vendejo en urbo Mons. Nuntempe la restinta materialo plenigas proksimume 6 km-ojn da bretoj.
1. Mi a közös Otlet és Lafontaine tanulmányaiban? (1 pont)
2. Melyikük hagyta el tanult szakmáját, milyen szenvedélyének élhetett, és mi tette ezt lehetővé? (3 pont)
3. Melyikük kapott kitüntetést, milyet? (2 pont)
4. Mi volt a Mundaneum korábbi neve, mikor hozták létre? (2 pont)
5. Miért kezdeményezték a Mundaneum létrehozását? (3 pont)
6. Hogyan akarták megvalósítani a kitűzött célt? (3 pont)
7. Miért nem lehetne napjainkban megvalósítani ezt a vállalkozást? (4 pont)
8. Hol található most a gyűjtemény és mekkora? (2 pont)
V. Szövegértést ellenőrző feladat - megoldás
1. Mindketten jogi tanulmányokat végeztek. (1 pont)
2. Otlet, bibliográfiai/könyvészeti szenvedélyének szentelhette magát a családi vagyona miatt. (1 pont + 1 pont + 1 pont)
3. Lafontaine kapott béke Nobel-díjat. (1 pont + 1 pont)
4. Nemzetközi Bibliográfiai Hivatal és 1895-ben hozták létre. (1 pont + 1 pont)
5. Azért, hogy összegyűjtse és rendelkezésre bocsássa a világ összes tudásanyagát. (1 pont + 1 pont + 1 pont)
6. Cédulákon akarták nyilvántartani a valaha is megjelent ill. megjelenő műveket.
(1 pont + 1 pont + 1 pont)
7. Akkor még csak a XIX. sz. végéig megjelent kb. 800 000 művet kellett regisztrálni, (1 pont)
ma már kevesebb mint tíz év alatt megjelenik ennyi, (1 pont)
és ehhez még hozzá kell venni a csak elektronikusan létező műveket. (1 pont)
Ráadásul folyóirat-, plakát- és egyéb dokumentumgyűjteménye is volt. (1 pont)

vagy:

Feldolgozhatatlanul sok a megjelenő könyv, az internetes és cd-anyag, (2 pont)
az egyéb dokumentumok összegyűjtése és tárolása szintén elképzelhetetlen. (2 pont)
8. Mons városában, 6 km-nyi polcrendszert foglal el. (1 pont + 1 pont)
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
Felsőfok
II. Magyar szöveg tömörítése idegen nyelven
Maximális pontszám: 25 pont
Tömörítse a szöveget eszperantóul kb. fele terjedelembe, a szöveg után található szempontok felhasználásával!
Édes élet
A helyszín Alba, egy kis olasz város, az időpont 1946. A helyi cukrászmester, Pietro Ferrero híján van a csokoládénak, az emberek pedig a pénznek, hogy a drága édességet megvegyék. A szükségből erény lesz, a mester a környék legendásnak mondott mogyoróját pirítja, majd őrli meg és keveri össze kakaóval, kakaóvajjal, növényi olajjal, tejporral, vaníliával és szójalecitinnel. A finom krémet üvegben árulja, amit a háziasszonyok az édesség elfogytával is hasznosíthatnak. A siker leírhatatlan, olyan tömegben vásárolják a mogyorókrémet, hogy a gyártó nem győzi buzdítani a környék gazdálkodóit a mogyorótermesztésre. Három évvel később a padrone még kenhetőbbé, még ízletesebbé teszi a mogyorókrémet. A közönségsiker olyan átütő, hogy az olasz élelmiszerboltok új szolgáltatást vezetnek be: ha a gyerekek betérnek egy karéj kenyérrel, rákenik a mogyorókrémet. Ferrero utóbb azt állította, azért találta ki a puha, csokis-mogyorós, kenyérre kenhető krémet, hogy a szigorú anyukák ne tudják eltiltani a gyermekeket az édességtől.
Pietro és testvére, akivel a mester együtt édesítette az olaszok életét, az ötvenes években meghaltak, s a vállalkozás az apjához hasonlóan ötletgazdag Michelére maradt. Ő ma, 77 esztendősen még mindig vaskézzel irányítja az immár 13 ezer embert foglalkoztató, 1,7 milliárd euró forgalmú birodalmat. Maga a Ferrero família az olasz nagyvállalkozó-családok többségével – a De Benedettikkel, a Barillákkal, a Benettonokkal, az Agnellikkel – ellentétben szinte láthatatlan: sem a Forbes magazin gazdasági világlistájának 128. helyén szereplő atya, sem fiai, a harmincas éveik közepén járó Pietro és Giovanni nem jelennek meg fogadásokon, nem támogatnak futballcsapatokat és nem adnak interjúkat. A nyilvánosság előtt 1994-ben tűntek fel először egy nagy árvíz után Albában, amikor – története során első ízben – átmenetileg be kellett zárni az ottani üzemet. Aztán újra elrejtőztek, állítólag Belgiumban élnek.
1. Mikor, hol, miért keletkezett a mogyorókrém?
2. Miből készült eredetileg, hogyan fejlesztették tovább?
3. Hogyan magyarázza Ferrero a krém keletkezését, milyen szolgáltatás "igazolja" ezt az indítékot?
4. A vállalkozás jellemzői számokban.
5. A tulajdonosok jellemzése.
II. Magyar szöveg tömörítése idegen nyelven - megoldás
Dolĉa vivo
En 1946 en iu malgranda itala urbo, Alba, la loka sukeraĵisto nomata Pietro Ferrero, suferis pro la manko de ĉokolada krudmaterialo. Alia problemo estis, ke liaj klientoj eĉ ne estus povintaj aĉeti multekostajn ĉokoladajn dolĉaĵojn. Tial li decidis anstataŭe utiligi rostitan avelon, famaĵon de la ĉirkaŭaĵo. Li miksis la muelitan avelon kun kakaopulvoro, kakaobutero, vegetaĵa oleo, laktopulvoro, vanilo kaj sojolecitino. En la sekva periodo oni igis la kremon pli ŝmirebla kaj gusto-riĉa. Pietro mem poste emis deklaradi, ke la vera kaŭzo de la estigo de tiu mola kaj bongusta kremo estis malebligi al la severaj patrinoj senigi siajn infanojn je dolĉaĵoj. Por altiri infanan klientaron, en nutraĵvendejoj oni proponis ŝmiri per avelokremo la kunportitajn pantranĉaĵojn.
La fondinto mortis en la 50-aj jaroj. Nun estras la entreprenon lia 77 jara filo. En la uzinoj estas dungataj 13 mil homoj, kaj la enspezoj atingas 1,7 miliardojn da eŭroj. La nuna familiestro troviĝas en la 128-a loko en la ekonomia mondlisto de la magazino Forbes. La anoj de la familio evitas publikajn aperojn, ili vivas verŝajne en Belgio.
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
III. Irányított fogalmazás
Maximális pontszám: 15 pont
Egy levelezőtársa látott egy statisztikát, amely szerint Magyarország élenjár az alkoholfogyasztásban. Azt kéri öntől, hogy írjon erről a témáról. Válaszában térjen ki az alábbi szempontokra:
• Az ön személyes tapasztalata szerint mennyire súlyos probléma az alkoholizmus Magyarországon?
• Mi vezethet alkoholizmushoz? Milyen szerepük lehet a társas kapcsolatoknak?
• Milyen károkat okoz ön szerint a túlzott alkoholfogyasztás?
• Az ön egyik ismerőse soha nem iszik alkoholt. Mi erről a véleménye?
• Mesélje el, ön hogy találkozott először szeszes itallal, és az ön életében milyen szerepe van az alkoholnak?
Vagy:

II.
Számoljon be külföldi ismerősének arról, hogy autót vásárolt!
• Miért vett autót, milyen változást hozott ez az életében?
• Hogyan választotta ki az autóját?
• Mi tette lehetővé, hogy megvegye?
• Milyen anyagi terhet jelent ma Magyarországon az autó fenntartása?
• Mi a véleménye a hazai közlekedési morálról?
III. Irányított fogalmazás - megoldás
I.
Budapeŝto, la 27-an de marto 2003.
Kara Juan!
Estis tre interesa, kion vi skribis pri la indianaj kutimoj. Mi esperas, ke iam mi povos partopreni iun feston en Argentino.
Koncerne vian demandon pri alkoholismo en Hungario mi ne havas precizajn sociologiajn konojn. Persone mi spertas, ke gejunuloj drinkas multe, mezaĝuloj same. Sed kompreneble, se oni trinkas tri bierojn dum unu nokto, tio ne signifas esti alkoholisto.
Ankaŭ pri tio mi havas ekzemplon: irante al la universitato mi pasas preter drinkejo, kie ekde frumateno ĉiam staradas grupeto da homoj en la korto, kiuj komencas ĉiun tagon tie (aŭ eble eĉ pasigas la tutan tagon) per trinkado de brando. Laŭ mia kompreno, tiuj homoj - plejparte viroj - estas alkoholistoj, ja drinki grandan kvanton da alkoholo iĝis por ili ĉiutaga vivbezono. Ili ĝenerale havas kontakton nur kun samsortuloj, ĉar alkoholismo kaj agresemo kunligiĝas, pro tio oni preferas malhavi ajnan rilaton kun tiaj personoj.
La sekvoj de alkoholismo estas do parte sociaj: ŝanĝiĝas la laborkapablo, kiu iom post iom povas finiĝi per senlaboriĝo; en la familia vivo la malekvilibrigo de la buĝeto (alkoholaĵoj estas multekostaj) kaj la jam menciita agresemo rapide forigas toleremon kaj amon. Alkoholulo povas trovi sin surstrate sen hejmo, sen laboro kaj sen sinestimo. Pro la malfortiĝo de la korpo ankaŭ psikaj kaj aliaj sanproblemoj povas aperi. Estas ofte ne facile distingi sekvon kaj kaŭzon: la supraj problemoj povas ekesti sen la influo de alkoholo kaj povas ja rezulti alkoholismon.
Mi konas iun, kiu estas tute abstina pri alkoholo. Eĉ dum festoj ŝi ne partoprenas tostadon. Mi pensas, ke al la eŭropa kulturo apartenas modera konsumado de alkoholaĵoj. En mia familio miaj gepatroj dum festaj tagmanĝoj ĉiam trinketas vinon, okaze de naskiĝtagoj ni tintas per ĉampano, kaj mi ne memoras ekde kiu aĝo ankaŭ ni, infanoj rajtis gustumi tiujn trinkaĵojn. Unue la bieron mi trovis ege malbongusta! Nun mi trinkas ankaŭ tion por akompani manĝaĵon aŭ por malstreĉiĝi. Mi sufiĉe bone toleras la alkoholon, ĝis nun mi iĝis nur ebrieta kelkfoje.
Mi aŭdis, ke indianoj tre facile perdas eĉ konsciencon pro alkoholo. Ĉu tio veras?
Vi nenion skribis pri via nova laboro. Ĉu vi jam ekŝatis ĝin?
Tutkore mi salutas vin:
Kinga
Vagy:

II.
Bicske, la 17-an de majo 2004.
Kara Julia!
Pardonu, ke en la lastaj monatoj mi silentis. Mi sukcesis diligente labori pri mia disertaĵo kaj hieraŭ mi finis ĝin.
Eble vi memoras, ke mi multe plendis pri tio, ke ĉiutage mi veturas tri horojn inter mia laborejo kaj hejmo. Mi estis lacega, mi tute ne povis koncentriĝi pri la studaĵo. Sed okazis granda ŝanĝo antaŭ tri monatoj. Mi decidis aĉeti aŭtomobilon.
Ĉio komenciĝis per tio, ke ni sukcesis vendi la domon hereditan de mia onklino. Tiel mi akiris sumeton kaj esperis realigi mian revon. Jam kiel gimnaziano mi lernis stiradon kaj je la unua provo mi trapasis ekzamenon. Kelkfoje mi rajtis ŝofori la familian aŭtomobilon, laŭvice kun aliaj kvar personoj. Intertempe miaj du fratoj aĉetis al si uzitajn aŭtomobilojn. Mi ne kuraĝis, ĉar pri teknikaĵoj mi tute ne kompetentas. Tiel mi devis atendi ĝis mi povis aĉeti novan.
Jen, mi sukcesis! Mi petis unu el miaj amikoj veni kun mi en la aŭtovendejojn. Unue ni informiĝis pri la tipoj, konsumado kaj rabatoj. Post du semajnoj mi decidis aĉeti helverdan aŭtomobilon. Estis grave, ke ĝi havu kvin pordojn kaj ne konsumu multe. Mi aĉetis ĝin kredite, proksimume kvaronon de mia salajro nun mi elspezas por la aŭtomobilo (banka repago, asekuro kaj benzino).
Mi estas tre feliĉa, ĉar mi ŝategas ŝofori, mi ŝparas multe da tempo kaj multe malpli mi laciĝas. Ĝenerale mi ne rimarkas agresemon aŭ malĝentilecon parte de aliaj ŝoforoj. De tempo al tempo mi vidas kelkajn, kiuj ne respektas la trafiklumojn, do mi estas prudenta en la vojkruciĝoj. Alie mi aŭskultas miajn ŝatatajn diskojn dumvoje kaj dank’al la bonhumuro mi eĉ vespere kapablas labori.
Dum la someraj ferioj mi volonte organizus ekskurson viziti vin. Se ni iros kvarope, aŭtomobilo estos la plej malmultekosta trafikilo. Bonvolu skribi, kiu periodo estus taŭga por vi. Mi tre atendas nian novan renkontiĝon!
Kun koraj salutoj:
Brigi
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
IV. Fordítás idegen nyelvről magyarra
Maximális pontszám: 25 pont
Adriatika marbordo
Albana Riviero estas konsiderata kiel la lasta ekologie pura marbordo de la Adriatika Maro. Ĝia unua vidindaĵo estas Llogara, kiu estas parto de nacia parko, posedanta riĉan pinarbaron. Ene de ĝi estas pluraj vilaoj, kaj ankaŭ restoracioj, en kiuj oni ofertas freŝkuiritajn ŝafidaĵon kaj kapridaĵon. Vilaĝo Dhermi estas unu el la unue ekestintaj loĝlokoj ĉe la marbordo. Sude de ĝi videblas kasteleto, troviĝanta sur duoninsulo ĉe la golfo. Ĝi iam apartenis al Ali Paŝa, kiu estis unu el la lokaj regantoj dum la otomana periodo. Kiam Ali Paŝa kunigis siajn militfortojn kun kristanaj grekaj ribeluloj, la turka sultano sieĝis la kastelon, kaj li senkapigis la paŝaon.
Vojaĝante suden oni trapasas ankaŭ aliajn belajn vilaĝojn kaj fine atingas urbon Saranda. La ripozejo estas famekonata pro sia varma mediteranea klimato, kiu ebligas naĝi ankaŭ meze de oktobro en la Adriatika Maro. La urbon vidindigas longa kaj belega promenejo laŭlonge de la marbordo same, kiel domoj en paralelaj stratoj unu super la alia sur monteto.
Vizitindas ankaŭ antikva urbo Bultrint, situanta malpli ol 20 km-ojn sude. Ĝi estas protektata de Unesko-fondaĵo. La amfiteatro de Aesculapius, baptistejo kaj la antikvaj muregoj estas inter la plej gravaj arkeologiaj vidindaĵoj de Butrint.
Norde de Saranda estas majesta akvofontego nomata "Blua okulo". Estante sub la ombro de tre maljunaj kverkoj, al tiu loko estas intime ligita la legendo pri dekdukapa drako. Oni rakontas, ke la drako kaptis la junedzinojn kaj ne permesis al la vilaĝanoj ĉerpi akvon el la fonto. Post la mortigo de la drako fare de la vilaĝanoj, ekfluis klara akvo el ĝia okulo, kaj tio estigis la riveron Bistrica.
IV. Fordítás idegen nyelvről magyarra - megoldás
Adriai tengerpart
Az Albán Riviérát tartják az Adriai-tenger utolsóként megmaradt tiszta környezetű / ökológiailag tiszta tengerpartjának. A legelső látnivalója Llogara, amely egy nemzeti park része, és fenyőerdőben gazdag terület. Számos villa van benne, és éttermek is, amelyekben bárányból és kecskéből készült friss ételeket kínálnak. A Dhermi nevezetű falu a tengerpart egyik elsőként létesült települése. Tőle délre egy kastély látható, az öbölnél lévő félszigeten. Valamikor Ali Pasának, a török/ottomán uralom egyik helyi képviselőjének a birtoka volt. Amikor Ali Pasa haderejét egyesítette a keresztény görög lázadókéval, a török szultán megostromolta a várat, és lefejeztette.
Dél felé utazván, további szép falvakon haladunk át, és végül elérjük Saranda városát. Az üdőlőhely igen híres meleg mediterrán klímája miatt, amely lehetővé teszi, hogy október közepén is ússzunk a tengerben. A várost érdemes megnézni a tengerparton húzódó hosszú és gyönyörű sétánya miatt, és a dombon egymással párhuzamosan futó utcák házai miatt is.
Szintén érdemes meglátogatni az alig 20 km-re délre fekvő ókori Bultrint városát. Egy Unesco-alapítvány védelmében áll. Aesculapius amfiteátruma, egy keresztelőkápolna és az ókori falak Butrint legfontosabb régészeti látnivalói.
Sarandától északra van egy hatalmas vízforrás, melyet "Kék szem"-nek neveznek. Az öreg tölgyek árnyékában meghúzódó helyhez szorosan kötődik a tizenkétfejű sárkány legendája. Azt mesélik, hogy a sárkány elkapta a menyecskéket, és nem engedte meg a falu lakóinak, hogy a forrásból vizet merítsenek. Miután a falubeliek megölték a sárkányt, a szeméből tiszta víz eredt, és ebből keletkezett a Bistrica folyó.
 

kovibetti

Állandó Tag
Állandó Tag
V. Szövegértést ellenőrző feladat
Maximális pontszám: 20 pont
La muziko, kiu konkeris la mondon
Ĵazo estas muzikstilo nun internacie konata kaj alte taksata kiel serioza, respektinda arto. Sed ne ĉiam estis tiel. Antaŭ cent jaroj la ĝermoj de ĵazo estis malestimataj kiel senkultura kaj eĉ maldeca muziko. Do kiel tia "muzikaĉo" (laŭ la kontraŭuloj) fariĝis la plej populara muziko en Usono (dum kelka tempo) kaj finfine fariĝis eĉ arta muziko? Por ekscii tion ni devas unue reiri al la sklaveca epoko de la usona sudoriento – la tempo, en kiu aperis la antaŭaĵoj de ĵazo.
Malgraŭ la klopodoj de la blankulaj sklavkomercistoj kaj sklavposedantoj forpreni la kulturon, lingvon, religion kaj identecon de sklavigitaj afrikanoj, multaj elementoj de afrika kulturo travivis. Unu el la plej persistaj postrestaĵoj de afrika kulturo estis muziko. La ritmoj kaj kantmanieroj de Afriko miksiĝis kun eŭropaj muzikiloj kaj muzikformoj kaj la angla lingvo. Ĉi tiu kunfandiĝo naskis novajn freŝajn sonojn, ĝis tiam konataj nek en Eŭropo nek en Afriko.
Verŝajne la plej grava muzikformo naskiĝinta senpere el la sklava kulturo estas bluso (de la angla blues [bluz] mallongigo de "blue devils" – melankolio, malbonhumoro.) Bluso estas tre simpla kompare al ĵazo. Ĝi estas precipe kantata, ĉu kun muzika akompano aŭ ne. Bluskantoj sekvas sufiĉe striktan poezian formulon., kaj la muziko kutime enhavas bemoligitajn notojn (kutime la tria kaj la sepa notoj de la gamo). La temoj de la kantotekstoj kaj la tono de la muziko estas malgajaj kaj melankoliaj, pro tio ke la muziko esprimas la suferojn de sklaveco kaj (post la abolo de sklaveco) malriĉeco, senlaboreco, amproblemoj k. s. Bluso dum multaj jaroj restis simpla muziko de malriĉaj kamparaj nigruloj en la sudoriento, sed pro la iom-postioma translokiĝo de nigruloj al urboj (serĉante laboron), bluso pli rafiniĝis kaj profesiiĝis.
Alia ege grava elemento de ĵazo estis ragtimo. La nova PIV difinas ragtimon kiel „Speco de muziko skribita, precipe por piano, naskiĝinta en la kleraj nigraj komunumoj de S(uda) Usono, karakterizita de sinkopa traktado de eŭropdevena muziko, kaj iĝinta unu el la ĉefaj fontoj de ĵazo”. Aldone, la etimologio de la vorto "ragtimo" – angle ragtime [ragtajm] – estas rag (ĉifono) plus time (tempo) – aludo al la sinkopo (mislokigo de la regula akcento) de la muziko. Sed kvankam ragtimo, kiel bluso, estis produkto de la ĝenerala suda nigrula kulturo, ĝi ja esprimas tute alian parton de tiu kulturo. Kleraj urbaj nigrulaj muzikistoj, kiel la fama kaj popularega ragtimmuzikisto Scott Joplin [skot ĝoplen], studis eŭropajn muzikstilon kaj teorion, sed aldonis al tiu bazo fortan spicaĵon de la afrikdevena kulturo – precipe la ritmo. Ĉi tiu kombinaĵo estis sukcesega. Inter 1890 kaj 1915 (proksimume) ragtimo furoris - eĉ inter blankuloj. Unuafoje en la usona historio produkto de nigrula kulturo gajnis vastan akcepton inter blankuloj.
Ankoraŭ plia, malpli konata fonto de ĵazo estis la latuninstrumentaj bandoj de la urbo Nov-Orleano. (Nov-Orleano, krome, estas konata kiel kunfandejo de la kulturoj de tri kontinentoj: Ameriko, Eŭropo kaj Afriko. La influo de tiuj tri kontinentoj montriĝas en la manĝaĵoj, arkitekturo, lingvaĵo, muziko kaj religio de la urbo.) Ĉi tiuj bandoj fontis el la kultura riĉeco de la Nov-Orleanaj nigrulaj komunumoj de la post-sklaveca epoko. La muziko de ĉi tiuj bandoj, simile al ragtimo, estis kombinaĵo de eŭropaj muzikiloj kaj melodioj kun afrikaj ritmoj. Ĉi tiu pra-ĵazo rolis ĉefe kiel danca kaj marŝa muziko por festoj, funebraj procesioj kaj paradoj - kaj speciale por la plej granda, plej fama stratfesto - Nov-Orleana karnavalo, - kiu finiĝas je la famega tago Mardi Gras ("Grasa Mardo" estas la tago antaŭ Cindromerkredo kaj la lasta tago de karnavalo en Nov-Orleano.) Sed la plejmulto da tiuj muzikistoj ne estis profesie trejnitaj kaj ne povis legi muziknotojn. Pro tio oni kutime ludis muzikaĵojn parkere kaj ofte iom malstrikte – eĉ foje kun originalaj spontaneaj aldonaĵoj. Ĉi tia libera sinteno al la muziko naskis intencan improvizadon – eble la plej unika en la ĵazo.
Kvankam ne ekzistas unusola difinita naskiĝloko de ĵazo, la urbo Nov-Orleano estas ofte nomata la "lulilo de ĵazo", ĉar la diversaj elementoj de frua ĵazo facile kaj harmonie kuniĝis en la diverskultura, muzikema medio de tiu urbo. Kaj ankoraŭ Nov-Orleano estas mekko por amantoj de tradicia ĵazo.
En la frua parto de la dudeka jarcento (ĉirkaŭ la tempo de la Unua Mondmilito) multaj nigrulaj kaj blankulaj muzikistoj migris de Nov-Orleano al Ĉikago. De Ĉikago ĵazo povis disvastiĝi pli rapide kaj atingi pli grandan aŭskultantaron ol de Nov-Orleano, kaj baldaŭ ĵazo populariĝis tra la tuta Usono. Ĵazo tiel furore populariĝis kaj tiel difinis la tiutempan popularan kulturon, ke la 1920aj jaroj ricevis la kromnomon "Ĵazepoko".

1. Milyen kulturális elemekből jött létre a jazz? (3 pont)
2. Melyek a jazz zenei forrásai, miben különböznek egymástól? Töltse ki a táblázatot! (12 pont)
zenei forrás előadók hangszer egyéb jellegzetessége(i)



3. Melyik várost nevezik a jazz bölcsőjének, miért? (2 pont)
4. Mi segítette elő a jazz elterjedését, s mikorra tehető a jazz fénykora? (3 pont)
V. Szövegértést ellenőrző feladat - megoldás
Maximális pontszám: 20 pont
1. Az afrikai ritmus és énekmód, európai hangszerek és zenei formák, az angol nyelv. (1 pont + 1 pont + 1 pont)
2. Melyek a jazz zenei forrásai, miben különböznek egymástól? Töltse ki a táblázatot! (12 pont)
zenei forrás előadók hangszer egyéb jellegzetessége(i)
blues szegény falusi feketék többnyire kíséret nélküli ének egyszerű, kötött versforma, szomorú téma, bémol
ragtime művelt városi zenészek zongora az afrikai ritmust őrzi meg, szinkopizált európai zenei alapok
New Orleans rezesbandái zeneileg képzetlen, a kottát nem ismerő zenészek fúvósok pontatlan és improvizált,
tánc- és karneváli zene
3. New Orleanst, 3 kontinens kultúráját olvasztja egybe. (2 pont)
4. A 20. század elején a zenészek Chicagóba vándoroltak, s a nagyobb városban nagyobb hallgatóságuk volt. A 20-as éveket tartják a jazz fénykorának. (3 pont)
 
Oldal tetejére