afabla - nyájas, szivélyes,akcepti – fogadni,amiko – barát,aspekti – kinézni,budo - stand, bódé,dubi – kételkedni,flago – zászló,horo - óra /mértékegység/,informo – információ,knabo – fiú,konsenti – egyetérteni,kredi – hinni,kvitanco – nyugta,labori – dolgozni,laca – fáradt lesbo - leszbikus ember,manĝi – enni,mapo – térkép,membro – tag,memori – emlékezni,paŭzo – szünet,preferi - előnyben részesíteni, jobban szeretni,ruĝa - piros, vörös,sata – jóllakott,sekso – nem,sukcesa – sikeres,ŝildo - névtábla, cégtábla,teksto – szöveg,timi – félni,vico – sorKabe:Jen, vidu, tie estas granda Esperanto-flago. Ina:Jes, kaj sub ĝi estas ŝildo kun la teksto "Bonvenon al IJK!". Hu ra! Ni do finfine alvenis. Kabe:Jes... Mi estas tre laca kaj malsata... Ĉu vi pensas ke ni povas tuj ion manĝi? Ina:Mi dubas pri tio... Unue ni devas akceptiĝi ĉe la akceptejo, kaj tio povas daŭri longe miasperte. Kabe:Ho ve! Ĉu tio estas la vico por la akceptejo?
Ina:Mi timas ke jes. Ne estas tute perfekte alveni vespere... Sed ni povas babili kun homoj en la vico. Jen, mi vidas amikon de Rusio! Saluton Katja!! Kabe:Mi estas malsata, mi volas manĝi.
LKK-ano:Bonvenon, kiu vi estas? De kiu lando? Ĉu vi antaŭpagis? Se jes, bonvolu montri la kvitancon. Ĉu vi estas TEJO-membro? Se ne, vi povas membriĝi ĉe la venonta budo.
Ina:Jen kvitancoj de antaŭpagoj, membrokartoj kaj niaj pasportoj.
LKK-ano:Tre bone. Do, mi vidas ke vi loĝos en amasloĝejo kaj manĝos en la junulargastejo. Ĉu ĝustas tiuj informoj?
Kabe:Jes. LKK-ano😛erfekte. Vi povas pagi kaj ricevi sakon kun programo, mapo ktp ĉe la ruĝa budo, tie.
Ina:Bone, dankon. Kabe:Tiuj personoj vere aspektis lacaj... Kaj ne estis tre afablaj.
Ina:Vi pravas, sed memoru ke la LKK laboras jam dum eble ok horoj sen multe da paŭzoj. Mi certas ke ili estos pli afablaj kaj babilemaj dum la semajno. Kabe:Bone. Nun ni trovu la amasloĝejon kaj poste mi ŝatus ion manĝi... Ina:Ĉu vi vidis la knabinon ĉe la TEJO-budo? Kabe:Jes, kio pri ŝi? Ĉu vi konas ŝin? Ina:Bedaŭrinde ne... Sed ŝi estas ege bela, ĉu ne? Kabe:Mi konsentas, tamen ne bone komprenas... Ĉu al vi plaĉas inoj? Ina.Jes... Mi volis diri al vi antaŭe, sed ial ne faris. Virinoj plaĉas al mi pli ol viroj aspekte ktp.Kabe:Ĉu - ĉu vi estas...? Ina:Jes, mi estas samseksemulo. Oni ankaŭ povas diri lesbo. Kabe:Bone... Mi tute ne sciis... Sed mi ĝojas ke vi diris. Fakte mi ankaŭ ĝojas ke vi estas samseksemulo. Vi estas la plej afabla kaj agrabla lesbo kiun mi konas! Ina😀ankon! Ĉu vi konas aliajn? Kabe:Ne. Ina:Sed kiel vi scias tion? Kabe:Fakte... Ĉiukaze mi kredas ke tiu knabino pri kiu vi parolis preferas virojn! Ina:Ni vidos...